Komunumo de Taizé
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Komunumo de Taizé estas monaĥa ekumena ordo kuniganta diversajn konfesiojn kiu situas en Taizé, ĉirkaŭ dek kilometrojn norde de Cluny, departemento Saône-et-Loire, Francio. La komunumo estas plej konata pro siaj ekumenaj junularaj renkontiĝoj, kiuj ĉiujare allogas ĉirkaŭ 100.000 vizitantojn[1]. Tamen ankaŭ plenkreskuloj pli ol 30-jaraj havas apartan loĝlokon kaj sian propran programon. Se ili ne venigas grupon de gejunuloj al Taizé, ili rajtas veni unufoje jare kaj limigo en la semajnoj kun multaj partoprenantoj[2].
Komunumo de Taizé | |||||
---|---|---|---|---|---|
religia ordeno • ensemblo • organizaĵo | |||||
Komenco | 1949 vd | ||||
Geografia situo | 46° 30′ 49″ N, 4° 40′ 37″ O (mapo)46.5136111111114.6769444444444 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Taizé | ||||
Situo | Saône-et-Loire | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Frato Roger vd | ||||
Ĉefestro(j) | Brother Alois • Frato Roger • Andrew Thorpe vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La kunvenoj okazas en Taizé kaj diversaj aliaj lokoj. Roger Schutz fondis la komunumon en 1942. Ĝis li estis murdita en 2005, Schutz estis la prioro de la komunumo. La aktuala prioro (2020) estas la germana katolika Frato Alois Löser. La "Kantoj de Taizé" estas kantataj en dekoj da lingvoj kaj dum multaj diservoj tra la mondo.
Jaron post jaro, la Komunumo de Taizé disvolviĝis : kunuloj tiel alvenis al Frato Roger kaj ĝi nuntempe konsistas el cento da fratoj el almenaŭ 25 landoj, kiuj estas ĉu katolikoj, ĉu el diversaj evangeliaj devenoj, ĉu ortodoksoj. La komunumo akceptas neniun donacon por si mem. La fratoj perlaboras sian vivon. La individuaj heredaĵoj estas transdonataj al la senprovizituloj.
La repaciĝo estas la pleja gravaĵo en Taizé. Fratoj regule vizitas diversajn kristanajn komunumojn tra la mondo, por subteni ilin en sia serĉo por paco kaj repaciĝo[3].
Ĉiusabate posttagmeze oni aranĝas retan atelieron. Ĉi tiuj atelieroj konsulteblas ĉe "Ateliers du samedi" la retejo de Taizé (vidu sub 'Eksteraj ligiloj').