Klemento de Aleksandrio
Kristana teologo kaj eks-sanktulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klemento de Aleksandrio (greke Klemes Alexandreus, Κλήμης Αλεξανδρεύς (naskiĝis ĉirkaŭ 150 en Ateno, mortis ĉirkaŭ 215 en Aleksandrio), estis kristana teologo kaj eks-sanktulo kiu penis sintezi platonismon kun kristanismo, unu el la plej fruaj el tiaj sintezoj. Lia studento Origeno sintezis pli sukcese, sed nur Aŭgusteno povis sintezis la du ismojn sen la suspekto de herezo.
Klemento de Aleksandrio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Κλήμης ὁ Ἀλεξανδρεύς | ||
Naskonomo | Κλήμης ὁ Ἀλεξανδρεύς | |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 150 en Ateno | |
Morto | ĉirkaŭ 215 en Kayseri | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Aleksandrio vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Alma mater | Teologia Lernejo de Aleksandrio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • filozofo • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Protrepticus ❦ Excerpts of Theodotus vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En siaj verkoj, Klemento strebis klarigi kristanismon per grekaj ideoj kaj popularigis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio.
Klemento naskiĝis en Ateno, kie li verŝajne partoprenis en la misteraj kultoj kaj ricevis grekan klerigon. Li vojaĝis tra multajn landojn kaj aŭskultis multajn instruistojn. Inter ili, li trovis ses instruistojn, kiuj parolis "vortojn klarajn kaj vivantajn." Per la ses, li konvertiĝis al kristanismo. La lasta el la ses estis Pantaenus de Aleksandrio, do tie Klemento loĝis ekde 180 kaj fariĝis pastro. Post la morto de Pantaenus, fariĝis la estro de la Katekisma Lernejo de Aleksandrio ĉirkaŭ 190. Tie li instruis ĝis la persekutado de la imperiestro Septimo Severo de 202, kiam li foriris al Jerusalemo. Li neniam revenis al Aleksandrio kaj la eĉ pli genia Origeno fariĝis la estro de la lernejo.
Klemento havis tre profundan scion pri la Biblio kaj greka literaturo, precipe pri Platono kaj Homero. En siaj verkoj, Klemento citis 359 ne-kristanajn grekajn aŭtorojn: multaj el ili estas konataj al ni sole per Klemento.