Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, konstruaĵo el duono de la 18-a jarcento, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio.[1] Ĝi staras surloke de la estinta paroĥa preĝejo, pruvita jam en la 13-a jarcento.[2]
Rapidaj faktoj Paroĥa preĝejo de la Plej sankta Triunuo, paroĥopreĝejo ...
Paroĥa preĝejo de la Plej sankta Triunuo | ||
---|---|---|
paroĥopreĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
Municipo | Fulnek | |
Geografia situo | 49° 42′ 43″ N, 17° 54′ 15″ O (mapo)49.71181666666717.904161111111 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | moravia | |
diocezo | Ostrava-Opava | |
dekanujo | Bílovec | |
paroĥo | Fulnek | |
Dato de konsekro | 22-an de oktobro 1760 | |
Konsekrinto | Johano el Schärffenberg | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Mikuláš Thalherr | |
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1750–1760 | |
Specifo | ||
Longo | 42 m | |
Larĝo | 17 m | |
Alto | 23 m | |
lokigo de altaro | sudo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Kostelní 111 742 45 Fulnek | |
Oficiala paĝaro | www.farnostfulnek.cz | |
Fermi
La preĝejo estis konstruita rilate al kreskanta kulto de loka mirakla bildo de Virgulino Mario Helpantino, pri kiu oni kredas, ke verŝadis larmojn kaj ke post preĝo ĉe ĝi okazis kelkaj resaniĝoj.
Arkitekturisto de la templo estis Nikolaus Thalherr, la preĝejan internon dekoras surplafonaj pentraĵoj de Joseph Ignatz Sadler, bildoj de Ignatz Viktorin Raab kaj Felix Ivo Leicher, ankaŭ alia valora meblaro.