Kio? Kie? Kiam?
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kio? Kie? Kiam? (ruse Что? Где? Когда? [ŝto gdje kagDA]) estas intelekta kvizludo, tre konata en ruslingva medio. Ĝi estis inventita en 1975 de televida reĝisoro Vladimir Voroŝilov. La ludo rapide fariĝis tiom populara, ke krom la origina televida versio aperis sporta varianto de la ludo. Dum la ludo teamo el 6 (ĝis 8 en sporta versio) personoj devas respondi demandojn, havante por pripenso kaj pridiskuto nur unu minuton. La demandoj estas ĉiam tiaj, ke oni povas respondi ilin surbaze de ĝeneralaj "lernejaj" scioj kaj iom da logiko. Por ĉiu ĝusta respondo la teamo ricevas unu poenton.
Ĉi tiu artikolo temas pri la televidan varianton de la ludo. Por informoj pri turniroj, movadaj kaj sporta versio de la ludo, vidu la artikolon Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto).
Rapidaj faktoj Kio? Kie? Kiam?, televida programo • mensludo ...
Kio? Kie? Kiam? | |
---|---|
televida programo • mensludo | |
Originala titolo | Что? Где? Когда? |
Originala lingvo | rusa lingvo |
Origina lando | Sovetunio, Rusio |
Ĝenro | televida ludo |
Reĝisoro | Kryuk Boris Aleksandrovich |
Amplekso | |
Sezonoj | 48 |
Epizodoj | 409 |
Daŭro sen reklamoj | 90 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 4 sep. 1975 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Fermi