Keratino
animala proteino en haŭto, haro, plumo, korno, ungo, aŭ hufo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Keratino (aŭ skleroproteino) estas fundamenta substanco de la kerato, kaj de diversaj haŭtaj produktaĵoj kiel haro, ungo, kavkorno, hufo, plumo. Ĝi estas proteino, kiu enhavas altan nivelon de aminoacidoj bazitaj sur sulfuro, ĉefe cisteinoj, kiuj formas disulfidpontojn inter la molekuloj, kaŭzante rigidecon al la tuto. Homa haro enhavas ĝis 14% da cisteino.