Kazaĥio en la Olimpikoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazaĥiaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la Rusia Imperio, poste inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kazaĥia teamo partoprenas la olimpikojn.
Rapidaj faktoj en la Olimpikoj, IOK-kodo ...
Kazaĥio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Fermi
La Olimpika Komitato de la Respubliko Kazaĥio (kazaĥe latinlitere Qazaqstan Respublikasy Ūlttyq Olimpiadalyq komitetı, cirile Қазақстан Республикасы Ұлттық Олимпиадалық комитеті) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.