Katedralo de Winchester
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katedralo de Winchester troveblas en Winchester, Hampshire kaj estas la plej longa katedralo (169 m) en Anglio. Ĝi bazas je la saksa Sankta Svithun-katedralo, kiun oni trakonstruis dum la episkopo Walkelin (1070–98) en normana stilo. La gotikstila ĉefhalo estiĝis en la 14-a jarcento, dum episkopoj de William of Edington kaj William of Wykeham. La katedralo baziĝas sur fostoj je aluvioj de la rivero Itchen kaj oni devis fortigi la bazojn en la 20-a jarcento.
Katedralo de Winchester | ||
---|---|---|
anglikana katedralo [+] | ||
Lando | Granda Britio | |
Koordinatoj | 51° 3′ 39″ N, 1° 18′ 48″ U (mapo)51.060722-1.313333 | |
Katedralo de Winchester | ||
Vikimedia Komunejo: Winchester Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La plej frua parto de la nuna katedralo estas la kripto el la 12-a jarcento. La konstruo de centra turo komenciĝis en 1202 kaj montras normanajn arkitekturajn trajtojn. La katedralo estis konstruita dum la 14-a, 15-a, 16-a jarcentoj, restaŭrado okazis inter 1905–1912.
La katedralo entenas restaĵojn de Sankta Swithun, episkopo el la 9-a jarcento kaj de Alfredo la Granda, Vilhelmo la 2-a (1100).