Katedralo Nia-Damo de Rueno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo Nia-Damo de Rueno (france Cathédrale Notre-Dame de Rouen, kaj oficiale france cathédrale primatiale Notre-Dame-de-l'Assomption de Rouen. la primaseja katedralo Nia-Damo-de-la-Ĉielenpreno en Rueno) estas la plej prestiĝa monumento en la urbo Rueno. Ĝi estas la sidejo de la ĉefepiskopujo de Rueno, ĉefurbo de la eklezia provinco Normandio. La ĉefepiskopo de Rueno portanta la titolon primaso de Normandio, lia katedralo havas la rangon je primasejo.
Rapidaj faktoj katolika katedralo [+], Lando ...
Katedralo Nia-Damo de Rueno | ||
---|---|---|
katolika katedralo [+] | ||
Lando | Francio | |
Situo | Rueno | |
- koordinatoj | 49° 26′ 25″ N, 1° 5′ 42″ O (mapo)49.44021.095 | |
Estiĝo | 1030 | |
Konsekro | 1876 | |
Katedralo Nia-Damo de Rueno | ||
Vikimedia Komunejo: Cathédrale Notre-Dame de Rouen [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Ĝi estas konstruaĵo de gotika arkitekturo, kies unuaj ŝtonoj datiĝas de la Alta Mezepoko. Ĝi havas la apartaĵon, maloftan en Francio, por la konservado de ĝia ĉefepiskopa palaco kaj la ĉirkaŭaj aneksaj konstruaĵoj devenantaj de la sama periodo.