Katarakto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katarakto estas maldiafaniĝo de la okullenso aŭ kristalino, kaŭzanta kirurgie kuraceblan blindiĝon.
Ĉi tiu artikolo temas pri la malsaniĝo de kristalino, la katarakto. Por informoj pri la samnoma katarakto, vidu la artikolon akvofalo.
Komence la vidkapablo malboniĝas, la malsanulo vidas kvazaŭ tra vualo aŭ duoblajn objektojn. La plej grava stadio povas esti la tuta nevido de objektoj.
La malsano povas estis denaska (virusa infektiĝo dum la gravedo aŭ kaŭzo de rentgen-radiado), genetike heredita, aŭ akirita pro vundiĝo, rentgena radiado, kemiaj fiefikoj, malsanoj (diabeto, tetanio).