Katalin Karikó
hungara biokemiistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Katalin KARIKÓ (hungare Karikó Katalin;; Szeged, 17an de januaro 1955) estas biokemiisto specialigita en mekanismoj de perado de RNA, honora membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Ŝia esploro estis centrita en la disvolviĝo de envitre transskribita mRNA por terapioj de proteinoj. Ŝi estas vicprezidanto de BioNTech RNA Pharmaceuticals, krome ŝi estas honora membro de Hungara Scienca Akademio.
Katalin Karikó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Karikó Katalin | |||||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1955 (1955-01-17) (69-jaraĝa) en Szolnok, Hungara Popola Respubliko | ||||
Lingvoj | hungara • angla vd | ||||
Loĝloko | Filadelfio • Abington Township vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario • Usono vd | ||||
Alma mater | Móricz Zsigmond Gimnázium és Közgazdasági Szakközépiskola • Scienca Universitato de Szeged • Scienca Universitato de Szeged vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Susan Francia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scienca esploristo • biokemiisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | mesaĝa RNA • biokemio vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La laboro de Karikó inkludas la sciencan esploron de la imuna aktivigo perita de ARN kiu rezultis en la kun-malkovro kun Drew Weissman de la modifoj de nukleozidoj kiuj forigas la imunogenigon de RNA. Oni konsideras ke ĉi tio ebligis la terapian uzon de la mRNA. Kun Weissman ŝi akiris diversajn patentojn en Usono por la apliko de neimunogena RNA modifita de nukleozidoj. Ĉi tiu teknologio estis licenciita al BioNTech kaj Moderna por disvolvi la vakcinojn kontraŭ COVID-19. Ŝi estis kunfondinto kaj prezidanto de kompanio RNARx de 2006 ĝis 2013 [1].
Karikó estas la patrino de la du fojojn gajninto de olimpia ormedalo, Susan Francia.