Kartoĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kartoĉo estas cilindra ujeto, el kartono aŭ metalo, kiu estas la kartoĉmantelo, entenanta pulvoŝargon kaj plumberojn, uzatajn por ĉaspafiloj.
En alia senco, ĝi estas kunmetaĵo de kuglingo (ĝenerale el flava kupro) kaj de kuglo, uzata por pistoloj, revolveroj, karabenoj kaj militpafiloj. La kunmuntita pafaĵo aperis en la 19-a jarcento. La unua kartoĉo estis patentigita en 1847 (franca B. Houllier).
La kartoĉego estas kunmetaĵo de obusingo kaj de obuso uzata por rapidpafaj kanonoj.
Kelkaj proksimaj vortoj:
Kuglo: La revolvera kuglo estas produktita el mola metalo; la fusila kaj mitrala kuglo el malmola mantelo kaj mola kerno. La kirasrompaj fusiloj havas kuglon kun kerno el hardita ŝtalo. Por trapenetri la kuglorezistajn veŝtojn, oni uzas polikvarfluoretilene aŭ simile kovritan kuglon. La ĉasfusiloj havas kuglon kun mola pinto. La kuglo pligrandiĝas kaj disiĝas en la vundo kaj tiel ĝi faras pli grandan damaĝon.
La tradician klasikan globforman kuglon anstataŭis en la 19-a jarcento la longa aŭ cilindra-konusa, tn. Minié-kuglo.
Kuglingo aŭ kartoĉmantelo : La kuglingo de la glattubaj fusiloj estas el plasto anstataŭ flava kupro.
Pulvoŝargo:
Plumbero:
Eksplodigilo:
(Patrono: gravulo aŭ sanktulo kiel protektanto)