Kariofilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kariofilo (Syzygium aromaticum) botanike apartenas al la mirtacoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kariofilo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Syzygium aromaticum (L.) Merrill & Perry | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
En la kuirarto uzatas la sekigitaj florburĝonoj de la planto. Kariofilo fajnigas ĉefe ruĝan brasikon, fruktosalaton, punĉon, marinaĵojn kaj spickukojn.
Ties esenca-oleo havas anestezan virton kaj estas ofte uzata por mildigi dentdolorojn.
La planto originas de la Molukoj kiuj biogeografie situas en la Aŭstralazia ekozono. La monda ekonomia deziro al la fruktoj de tiu ĉi planto estis motoro al klopodoj de eŭropaj potencoj ĉe suborientazio en la periodo de la frua koloniismo, de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Pli precize legu pri la historio de la Ternato-insulo.
Nuntempe la ĉefa mondproduktanto pri kariofilo estas Zanzibaro.