Karburilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karburilo aŭ karburatoro estas instalaĵo en aŭtomobilo, kiu provizas benzinmotoron per miksaĵo de aero kaj brulaĵo.
Karburilo havas jenajn partojn: brulaĵujo, stringovalvo, malrapido-ajuto, ĉefa ajuto, gorĝo (mallarĝiga tubo) por direkti la fluon de aero kaj akcela pumpilo.
Karburatoron inventis kaj patentigis en 1893 la hungaroj Donát Bánki kaj János Csonka.
Ĝi estis ĝenerale uzata ĝis la 1980-aj jaroj, kiam anstataŭis ĝin la rekta injektado de la brulaĵo.
- Karburilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Karburilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |