Kantono Ŝafhaŭzo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Ŝafhaŭzo (germane Schaffhausen, france Schaffhouse, itale Sciaffusa, romanĉe Schaffusa) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo nomiĝas kiel la kantono Ŝafhaŭzo. Fine de 2004, en la kantono vivis 73900 loĝantoj, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 75677. Oficiala kantona lingvo estas la germana. La parolata lingvo estas la ŝafhaŭza dialekto de la alemana.
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Ŝafhaŭzo | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Ŝafhaŭzo |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1501 |
Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
Oficiala mallongigo | SH |
Nombro de loĝantoj | 75677 (2009-12-31) |
Areo | 298 km² |
Loĝantardenseco | 254 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 684646 / 285727 (mapo)47.7166666666678.5666666666667 f1 |
Fermi