Kantabra Kornico
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantabra Kornico estas monta kaj longa kornico en la nordo de Iberio, ĉe la Kantabra Maro. Ties suda limo estas la Kantabra Montaro kaj ĝi enhavas la plejparton de hispana teritorio kun oceana klimato. Ĝia samlima regionaro ofte estas nomata Verda Hispanio.
Ĝi konsistas el la aŭtonomaj komunumoj Asturio kaj Kantabrio, la provincoj Biskajo kaj Gipusko (Eŭskio), la provinco Lugo (Galegio) kaj la nordo de la provincoj Leono, Palencio kaj Burgoso (Kastilio kaj Leono).