Kanbirdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kanbirdo aŭ Eŭrazia kanbirdo, Acrocephalus scirpaceus, estas birdo de la genro Acrocephalus. Ĝi reproduktiĝas en Eŭropo al moderklimata okcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintrumas en subsahara Afriko.
Kanbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus scirpaceus (Hermann, 1804) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta preskaŭ nur en kareksejoj, junkejoj kaj kanejoj, kutime kun kelkaj arbustoj. La ino demetas 3-5 ovojn en kestonesto en kanejo. La elnestiĝo okazas post 10 aŭ 11 tagoj. Tiu specio estas kutime monogama (Leisler & Wink 2000).
La Kanbirdo estas unu de la specioj kiuj estas nestoparazitataj de la Komuna kukolo.
Tiu estas mezgranda silviedo, 12.5-14 cm longa. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj sablokolorajn subajn partojn. La frunto estas ebeneca, kaj la beko estas fortika kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj sube. Kiel ĉe plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed povas manĝi ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn inklude berojn.
La kanto estas malrapida, babilema jit-jit-jit kun tipaj akrocefalecaj fajfoj kaj iom da imitado aldone.