Kanalo inter Ille kaj Rance
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kanalo inter Ille kaj Rance estas franca kanalo je eta profilo, kiu kunligas la urbojn Rennes kaj Saint-Malo.
Kanalo inter Ille kaj Rance | |
---|---|
En Chevaigné | |
Moderna nomo | Canal d'Ille-et-Rance |
Dato de konstruo | 1804 |
Dato de unua uzo | 1832 |
Startpunkto | Rennes |
Finpunkto | Saint-Malo |
Kluzoj | 48 |
Longeco | 84,802 km |
La plej longa parto de ĝia fluejo konsistas el la rivero Ille (kiu provizas la kanalon per akvo en ĝia malsupra parto ĝis Rennes kaj kiu ricevas akvon de aliaj riveretoj kiaj Illet, (eta 'Ille'), en Saint-Grégoire apud Rennes kaj fama akvosporta bazo). Tiu malsupra parto de la rivero Ille, natura enflua rivero en la rivero Vilaine estas kanalizita ekde la kanalo de la kluzoj de Hédé, kiuj aliras al la artefarita kanalo kunliganta la riverojn Ille kaj Rance. La kunliganta kanalo estas provizata per akvo per kanaletoj, fosaĵoj kaj artefaritaj riveretoj, kiuj alivojigas la akvon de la lago de Hédé.
La kanalizita 'Ille' finiĝas per enfluado en la riveron Vilaine en Rennes tra kelkaj kluzoj.
La konstruado de tiu kanalo komenciĝis sub Napoleono la 1-a. Nun, ĝia tuta longo estas 84,8 km. Ĝi trairas 28 municipojn, el kiuj 16 en Ille-et-Vilaine, kaj 12 en Côtes-d'Armor. Du aliaj municipoj estas koncernataj ĉar ili havas sur sia teritorio, gravan akvorezervejon utilan por provizi akvon al la kanalo: Feins kun la lago Étang de boulet kaj Gosné. Al tiuj 30 municipoj, necesas aldoni 13 najbarajn municipojn de la rivero Rance mem, kiu konsistigas gravan parton de la naviga vojo de la kunligo inter Manika Markolo kaj Atlantika Oceano.