Kampalaŭdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kampalaŭdo aŭ simple alaŭdo (Alauda arvensis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Alaŭdedoj. Tiu alaŭdo reproduktiĝas tra plej parto de Eŭropo kaj Azio kaj en montaroj de norda Afriko. Ĝi estas ĉefe nemigranta okcidente de sia teritorio, sed orientaj populacioj estas pli migrantaj, moviĝante suden vintre. Eĉ en la plej mildaj okcidentaj partoj de sia teritorio, multaj birdoj moviĝas al malaltaj teroj kaj al marbordoj vintre. Aziaj birdoj ŝajnas vagantaj tiom malproksime kiom ĝis Alasko; tiu birdospecio estis enmetita ankaŭ en Havajo kaj okcidenta Nordameriko. Temas pri birdo de malfermaj kamparo kaj arbustejoj. Ĝi vivas en stepsimilaj medioj kun ne tro altaj herbecaj kreskaĵoj; tial la homoj kreis per siaj kampoj kaj paŝtejoj artefaritajn vivlokojn por ĝi kaj de ties originaj stepoj ĝi fariĝis kunulo de homaj kamparaj medioj.
Kampalaŭdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||