Kajakado-Kanuado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kajakado kaj kanuado estas nomo por aro da akvosportoj en kiu oni pelas boaton per pagajo. Kajako normale estas ferma boato en kiu oni sidas kaj uzas dupadelan pagajon. Kanuo normale estas malferma boato en kiu oni genuas kaj uzas unupadelan pagajon. Kontraŭe al remado, kie boatoj devas havi ingon por la remiloj, oni tenas la pagajon nur per siaj manoj. La sportantoj povas partopreni en konkursoj aŭ praktiki la sporton libertempe por malstreĉi sin. Ekzistas diversaj konkursbranĉoj - ekzemple kvietakvaj kurumoj, sovaĝakvaj kurumoj, sovaĝakva slalomo aŭ kajaka poloo.
Rapidaj faktoj speco de sporto, sporta turismo • akva turismo • akvosporto ...
Kajakado-Kanuado | |
---|---|
Duopa kajako | |
speco de sporto | |
sporta turismo • akva turismo • akvosporto | |
Fakoj | |
Boatoj: Kajako kaj Kanuo | |
kanuado • kajakado | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpia turniro | 1936 |
Sprinta monda ĉampionumo | 1938 |
Slaloma monda ĉampionumo | 1949 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Federacio de Kanuado (ICF) |
Fondita: | 19-a de januaro 1924 |
TTT: | canoeicf.com |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Kanuado | |
Fermi
La internacia rega federacio estas la Internacia Federacio de Kanuado.