Kaiĝuan Za Bao
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaiĝuan Za Bao, Kaiyuan Za Bao, Kaiĝuan Ĉao Bao aŭ Kaiyuan Chao Bao, nome Bulteno de la Kortego,[1] estis oficiala publikaĵo kiu unue aperis en la 8a jarcento, dum la epoko Kaiĝuan de la Dinastio Tang. Ĝi estis priskribita kiel la unua revuo aŭ oficiala gazeto de Ĉinio,[2] kaj ankaŭ kiel la unua magazino de la mondo.[3] Ties ĉefaj abonantoj estis imperiaj funkciuloj. Ĉiutage la politikaj novaĵoj kaj enlanda informo estis kolektita de la eldonistoj, kaj la verkistoj transkribis tion por ke ĝi estu sendata al la provincoj.[4] Ĝi estis presita sur silko, kaj aperis inter 713 kaj 734.[5]