Kaĵunmuziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaĵunmuziko estas muzikstilo parenca al la bluso, kiu retroiras ĝis la 18-a jarcento. La muziko ekestis en la france parolanta parto de Luiziano en Usono el miksaĵo de popolmuziko de la kaĵunoj kaj la muziko de la nigra loĝantaro. La kaĵunmuziko estas kantata en la kaĵun-franca lingvo; la origina instrumentaro estis ĉefe la violono, la akordiono aŭ diatona akordiono kaj la triangulo ('tit fer aŭ: eta fero), instrumentoj kiuj estas sufiĉe raraj en la tradicia bluso. Ĉe la hodiaŭaj grupoj (plejofte tri muzikistoj) plejofte ĉeestas gitaristo. La kaĵunmuziko ludata de kreoloj ankaŭ nomiĝas angle zydeco kaj france zarico (Zideko). Alia tipa instrumento estas la lavtabulo.