Käyn ahon laitaa
kanzono de la finna kantisto Juha Vainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Käyn ahon laitaa (la traduko estas malfacila sed proksimume "mi promenas sur rando de forlasita hakada kaj bruligada loko") estas unu el la en Finnlando plej konataj pecoj de Juha Vainio. En la kanto, rakontanto promenas sur rando de forlasita kampo sen ĉemizo, ne havas zorgojn kaj neniu povas maleventualigi lian iron. Li pensas iom negative pri Yleisradio. Vainio inventis la ideon de la peco en 1979, kiam li estis en Kaunissaari kun redaktoro Raimo Vesa rostanta kolbasojn. Subite, kvazaŭ duonspontane, Vainio elprenis plumon kaj paperon kaj komencis skribi la tekston por la kanto. Estis varma, bela somera tago, kaj la kanto ankaŭ rakontas pri tia tago. Ĝi estis diskita en Helsinko samjare kaj aperis en samnoma disko Käyn ahon laitaa. La pecon aranĝis Jaakko Salo. Ankaŭ Vesa-Matti Loiri en sia albumo kantis ĝin. Kiam Helsingin Sanomat en 2009 petis sian legantojn rakonti, kiu estas ilia nirvana kanto, Käyn ahon laitaa estis populara respondo. Pri la peco estas publikita ankaŭ du parodiojn. Ilin faris Jope Ruonansuu (Käyn kadun laitaa, "mi promenas sur rando de strato) kaj la farantoj de Itse valtiaat (Ei ilman paitaa, "ne sen ĉemizo"). En Ei ilman paitaa la kantisto imitas Esko Ahon.
La kanto estis surbendigita en 1979 en Finnscandia studio en Helsinko. La kanto estis surbendigita fare de Jukka Teittinen kaj produktita fare de Vainio kaj Reijo Lehtovirta. La kanto estis aranĝita fare de Jaakko Salo. La sekvaj homoj aperas sur la registrado:
- Juha ”Watt” Vainio – kantado
- Jaakko Salo – dirigento, piano
- Juhani Aaltonen – fluto
- Tom Bildo – trombono
- Olli Haavisto – ŝtalgitaro
- Heikki Laurila – gitaro
- Janne Louhivuori – gitaro
- Heikki ”Häkä” Virtanen – baso
- Vesa Aaltonen – drumo.