Julja Lermontova
From Wikipedia, the free encyclopedia
Julja Vzevolodna Lermontova (1847-1919) (ruse: Юлия Всеволодовна Лермонтова), estis rusa kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon. Ŝi studis en la Universitatoj de Hajdelbergo kaj Berlino antaŭ ol ricevi sian doktorecon en la Universitato de Göttingen. Ŝi estis membro de la Rusa Societo pri Fiziko-kemio. Ŝiaj samtempuloj ŝin rigardis kiel unu el la tiamaj plej gravaj kemiistinoj. Dum sia tuta vivo, Lermontova restis sub la ombro de sia amikino, Sofja Kovalevskaja (1850-1891), la matematikistino kiu iĝis la unua profesorino pri matematiko en Eŭropo.
Julja Lermontova (1847-1919) | ||
---|---|---|
Unua rusa doktorino pri kemio | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-a de januaro1847 en Sankt-Peterburgo, Rusio | |
Morto | 16-a de decembro 1919 en Moskvo, Rusio | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Göttingen Universitato de Berlino Rusa Societo pri Fiziko-kemio</ref> Русское физико-химическое общество.</ref> | |
Familio | ||
Patro | Vsevolod Lermontov vd | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
Laborkampo | kemio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi defendis doktorecan tezon "Pri via kono rilate al la metilenaj kombinaĵoj", en Berlino, sub la gvido de August von Hofmann (1818-1892) kaj diplomiĝis en Göttingen sub la gvidoj de Friedrich Wöhler (1800-1882), Hans Hübner (1837-1884) kaj Johann Benedict Listing (1808-1882). Ŝi estis kuzino en dua grado de la rusa verkisto kaj poeto Miĥail Lermontov (1814-1841).