Juliusz Słowacki
pola poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Juliusz de Leliwa-Słowacki ([ˈjulʲjuʃ dɛ lɛliva swɔvat͡ski], esperantigite Juliuŝ de Leliva-Slovacki) (naskiĝis la 4-an de septembro 1809 en Krzemieniec, Ternopila provinco, mortis la 3-an de aprilo 1849 en Parizo) - pola poeto de romantikismo, dramisto kaj epistolisto armendevena. Aŭtoro de geneza filozofio, epizode ligita kun la pola mesianismo, ankaŭ mistikulo. Unu el la plej famaj romantikaj poetoj. Kune kun Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Norwid estas konsiderata profeto de Pollando.
Juliusz Słowacki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juliusz Słowacki | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1809 (1809-09-04) en Kremenec | ||||
Morto | 3-an de aprilo 1849 (1849-04-03) (39-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montmartre vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando • Rusia Imperio • Julia monarkio • Dua Respubliko de Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q63531221 vd | ||||
Patro | Euzebiusz Słowacki vd | ||||
Patrino | Salomea Slowacka vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • diplomato • tradukisto • dramaturgo • verkisto • filozofo vd | ||||
Laborkampo | beletro vd | ||||
Aktiva dum | 1830–1849 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kordian ❦ Baladina vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia kreado distingiĝis per mistikismo, grandioza riĉeco de imago, poeziaj metaforoj kaj lingvo. Kiel lirikisto famiĝis per kantoj aludantaj al Oriento, popolaj fontoj kaj slavaj inspiroj. Verkisto de teatraĵoj, ŝatata nur post sia morto pro sia lingva lerteco kaj sia lirika kaj filozofa maniero paroli pri la realaĵo. Lia verkaro unuigas romantikismon de la Norda Eŭropo kun la klasika tradicio de la Suda Eŭropo. En 1831, Słowacki elmigris kiel politika rifuĝinto al Francio, kie montriĝis kiel nacia poeto, kiam verkis sian poemon La slava papo en 1848.
Li postlasis grandan influon al postaj poetoj, interalie: Antoni Lange, Krzysztof Kamil Baczyński, Jan Lechoń. Januare 2009 Pola Sejmo proklamis 2009 Jaro de Juliusz Słowacki.