Jukatana Markolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jukatana Markolo estas mara malvastejo inter Jukatano (okcidente) kaj Kubo (oriente). Ĝi ligas la Meksikan Golfon kaj la Kariban Maron, du golfojn de Atlantiko.
La larĝo de la markolo inter Kubo kaj Jukatano estas 217 km. Ĉar ambaŭflanke la tero formas pintajn kabojn, ĝi kvazaŭ ne havas longon. Proksime de ĝia jukatana rando situas urbo Cancún.
- Kategorio Jukatana Markolo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |