Jovenel Moïse
haitia entreprenisto kaj politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jovenel MOÏSE [ĴOV-nel Mo-IZ], [ˈʒɔvənɛl mɔˈiːz] (naskiĝis la 26-an de junio 1968, mortis la 7-an de julio 2021) estis haitia entreprenisto kaj politikisto. Li estis prezidanto de Haitio ekde 2017 ĝis sia murdo en 2021.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jovenel Moïse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jovenel Moïse | |||||
Naskiĝo | 26-an de junio 1968 (1968-06-26) en Trou-du-Nord | ||||
Morto | 7-an de julio 2021 (2021-07-07) (53-jaraĝa) en Pétion-Ville | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | nekonata valoro vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | haitia kreola • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Haitio vd | ||||
Alma mater | Universitato Quisqueya • Collège Canado-Haïtien vd | ||||
Partio | Haitian Tèt Kale Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Martine Moïse (en) (1996–2021) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto entreprenisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Moïse estis ĵurkonfirmita kiel prezidanto en februaro 2017 post sia elektovenkado je la dudeka de novembro 2016.[1] En 2019, politika agitado kaj popolaj alvokoj al lia eksiĝo fariĝis krizo.[2][3] Frumatene de la sepa de julio 2021, Moïse estis murdita, kaj lia edzino Martine estis grave vundita dum atako kontraŭ ilia privata loĝejo en Petionvillo, antaŭurbo de Portoprinco, kiu estas la ĉefurbo de Haitio.[4] Claude Joseph, la provizora ĉefministro, ekregis la landon post la murdo de Moïse.