Josiah Willard Gibbs
From Wikipedia, the free encyclopedia
Josiah Willard GIBBS (1839-1903) estis usona sciencisto kiu faris signifoplenajn teoriajn kontribuaĵojn al fiziko, kemio kaj matematiko. Lia verko pri aplikaĵoj de la termodinamiko estis grava en la transformado de la fiziko-kemio en rigora deduktiva scienco. Vidu tiukadres ekzemple artikolon kemia termodinamiko.
Josiah Willard Gibbs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Josiah Willard Gibbs | |||||
Naskonomo | Josiah Willard Gibbs | ||||
Naskiĝo | 11-an de februaro 1839 (1839-02-11) en New Haven | ||||
Morto | 28-an de aprilo 1903 (1903-04-28) (64-jaraĝa) en New Haven | ||||
Tombo | Grove Street Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Yale College • Universitato de Hajdelbergo • Yale School of Engineering & Applied Science • Universitato Yale • Hopkins School • Sheffield Scientific School vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Josiah Willard Gibbs, Sr. vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • fizikisto • kemiisto • universitata instruisto • teoria fizikisto • inĝeniero • thermodynamicist vd | ||||
Laborkampo | analitiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Hubert Anson Newton vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | libera energio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kune kun James Clerk Maxwell (1831-1879) kaj Ludwig Boltzmann (1844-1906), li kreis la statistikan meĥanikon, (esprimo kiun li kreis), eksplikante la Leĝojn pri Termodinamiko kiel konsekvenco el la statistikaj proprecoj de grandaj ensembloj de partikloj.
Gibso ankaŭ laboris sur la aplikado de la Ekvacioj de Maxwell rilate al problemoj en fizika optiko. Kiel matematikisto, li elpensis la modernan vektoran kalkulon -- sendepende de la brita sciencisto Oliver Heaviside (1850-1925) --, kiu disvolvis similan laboron dum la sama periodo.