José Emilio Pacheco
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Emilio PACHECO Berny [paĈEko] (Meksikurbo, 30-a de junio 1939 - Samloke, 26-a de januaro 2014)[1] estis elstara meksika verkisto kiu publikigis poezion, kronikojn, romanojn, novelojn, eseojn, literaturan kritikon kaj tradukojn.[2]
José Emilio Pacheco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
José Emilio Pacheco | |||||
Naskonomo | José Emilio Pacheco Barny | ||||
Naskiĝo | 30-an de junio 1939 (1939-06-30) en Meksikurbo | ||||
Morto | 26-an de januaro 2014 (2014-01-26) (74-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Cristina Pacheco vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • romanisto • eseisto • scenaristo • tradukisto • kantisto • literaturkritikisto • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Battles in the Desert vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oni konsideras lin integranto de la nomita "generacio de la kvindekaj jaroj" aŭ "de mezjarcento", en kiu oni inkludas ankaŭ verkistojn kiel Juan Vicente Melo, Inés Arredondo, Juan García Ponce, Huberto Batis, Sergio Pitol, José de la Colina, Salvador Elizondo, Carlos Monsiváis, inter aliaj. Li kunhavis la kosmoplitan perspektivon[3] kiu estas karaktera de la verkistoj de tiu generacio, kaj la temoj kiujn li pritraktis estas el historio kaj cikla tempo,[4] la universo de la infaneco kaj de fantasto, ĝis la urbo kaj la morto. La verkado de Pacheco distingiĝas pro konstanta pridemandado pri la vivo en la moderna mondo, pri la literaturo kaj pri lia propra arta produktado,[5] kaj pro la uzado de facila, alirebla lingvaĵo.[5]
La verkaro de Pacheco enhavas tre diversajn formatojn kiel rakontaro, romano, novelo, kroniko, poezio, traduko kaj eseo. Estas karakteroj komunaj al liaj tekstoj, kvankam ĉiuj el la ĝenroj povas esti distingita disde aliaj per partikularaj elementoj; konstanto en lia verkaro estas insista plinovigemo kaj reverkado.[4] Li konsideris literaturon kiel io dinamikaj kaj ŝanĝiĝema, kio kondukis lin al reviziado kaj reverkado de siaj verkoj, kiel montro de memkritiko. Lia ideo pri reverkemo inkludas dialogon kun iamaj tekstoj (ĉu de modernaj verkistoj, kiel Jorge Luis Borges kaj Ernesto Cardenal, ĉu de klasikaj, kiel Katulo) kaj kun siaj legantoj. Kiel asertis Oviedo, “lia verkaro estas iel antologio formita de la reverkado de liaj legaĵoj – nova teksto kiu estas superpresita sur aliaj iamaj tekstoj”.[4]