Johnny Depp
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johnny DEPP [ĜOni DEP] estas fama usona aktoro. Li naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Kentukio, Usono sed rapide transloĝiĝis kalifornien. Lia unua filmo estis A Nightmare on Elm Street en 1984. Li famiĝis en 1987 per sia rolo en la televida serio 21 Jump Street. En 1990 li renkontis reĝisoron, kiu determinis lian kinan karieron: Tim Burton. Per multaj kunaj filmoj kiel Edward Scissorhands, Sleepy Hollow aŭ Charlie and the Chocolate Factory, li helpis lin fariĝi mondkonata aktoro, kiu kutimas emfazi sian apartecon kaj sian ikonrompecon. Johnny estas nuntempe plej bone konita pro sia partopreno al la trilogio Pirates of the Caribbean kies unua epizodo aperis en 2003.
Jam delonge Depp estas la koramiko de la franca kantistino kaj aktorino Vanessa Paradis, kun kiu li havas du infanojn. Li vivas nun inter Los-Anĝeleso kaj vilao en Var, Francio, kaj ankaŭ estas bienulo de bahama insulo.
Poste, li estis edzigita Amber Heard kontraŭ kiu li procesis, kio estis nomita "Depp v. Heard". Tio polemika afero senkreditigis kaj malproksimiĝis lin dum du jaroj lokoj de kinematografia kreado, antaŭ lia revenon en 2023 en la francia filmo "Jeanne du Barry".