John Richardson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sir John Patrick Richardson, OBI, MBA (22a de februaro 1924, en Londono -- 12-a de marto 2019) estis brita arthistoriisto kaj biografiisto de Picasso. Richardson ankaŭ laboris kiel industria dezajnisto kaj kiel revizianto por The New Observer. Li translokiĝis al suda Francio (Provenco) en 1952 kie li amikiĝis kun Picasso, Léger kaj de Staël. En 1960, li reen translokiĝis al Novjorko kaj organizis naŭgalerian ekspozicion de Picasso. Christie's tiam dungis lin por malfermi sian usonan oficejon, kiun li administris dum la venontaj naŭ jaroj. En 1973 li aliĝis al la novjorka galerio M. Knoedler & Co., Inc., kiel Vicprezidanto zorge de la pentrarto de la 19a kaj 20a jarcentoj, kaj poste iĝis Administra Direktoro de Artemis, mutuala fonduso specializita en artaĵoj.
John Richardson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Richardson | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1924 (1924-02-22) en Londono | ||||
Morto | 12-an de marto 2019 (2019-03-12) (95-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Slade School of Fine Art vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Douglas Cooper vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Richard Johnson vd | ||||
Okupo | arthistoriisto • aŭtoro • universitata instruisto • verkisto • artkolektanto • artokritikisto • redaktisto • publikigisto vd | ||||
Laborkampo | biografio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sacred Monsters, Sacred Masters vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1980 li ekdediĉis sin al verkado kaj laborado por sia biografio pri Picasso. Li estis ankaŭ kontribuanto por The New Yorker kaj Vanity Fair. En 1993 Richardson estis elektita por la Brita Akademio kaj en 1995 li estis nomumita Dojena Profesoro de Belartoj ĉe la Universitato de Oksfordo. En 2011, Richardson ricevis la premion Ordre des Arts et des Lettres de Francio kaj en 2012 estis nomumita Knight Commander de la Ordeno de la Brita Imperio.