John Harrison (horloĝisto)
angla horloĝisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
John HARRISON (1693-03-24 en Foulby ĉe Wakefield, Yorkshire, Britio; 1776-03-24 en Londono) estis lignaĵisto, inventisto kaj aŭtodidakta horloĝisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
John Harrison | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Harrison | |||||
Naskiĝo | 24-an de marto 1693 (1693-03-24) en Foulby | ||||
Morto | 24-an de marto 1776 (1776-03-24) (83-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | St John-at-Hampstead vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Red Lion Square vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | William Harrison vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | horloĝisto inventisto astronomo dezajnisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li solvis la tiel nomitan problemon de la geografia longitudo. Britio estis promesanta tre altan premion en 1714 por konstruo de horloĝo kun tre alta ekzakteco kaj taŭga por ŝipvojaĝoj. Post multaj jaroj de konstruado kaj plibonigo li sukcesis.
Por atingi bezonatan ekzaktecon, li inventis i.a. la lokusto-haltigilon, specialan mekanismon por restreĉi kaj metodon por kompensi la ŝanĝojn pro temperaturaj diferencoj. Lia horloĝo ebligis la ekzaktan mezuradon de la loko de ŝipo laŭ la geografia longitudo.