Johano Romanides
usona teologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano ROMANIDES, John Romanides aŭ Johanes Savvas Romanides (en greka: Ιωάννης Σάββας Ρωμανίδης; 2a de Marto 1927, Pireo – 1a de Novembro 2001, Ateno) estis pastro de la Ortodoksa Kristana Eklezio, aŭtoro kaj profesoro kiu havis gravan influon sur la postmilita grekortodoksa teologio.
Johano Romanides | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de marto 1927 (1927-03-02) en Pireo | |
Morto | 1-an de novembro 2001 (2001-11-01) (74-jaraĝa) en Ateno | |
Religio | ortodoksismo vd | |
Lingvoj | moderna greka • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • universitata instruisto • ortodoksa sacerdoto • Byzantinist • historiisto vd | |
Laborkampo | ortodoksisma teologio • bizancologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liaj gepatroj migris al Usono kiam li estis nur dumonata. Li kreskiĝis en Manhatano, gradiĝis el la Helena Kolegio, Brookline, Masaĉuseco. Post studi ĉe la Yale Divinity School, li doktoriĝis el la Universitato de Ateno.
El 1956 al 1965 li estis Profesoro de Dogmatika Teologio ĉe la Holy Cross Theological School en Brookline, Masaĉuseco. En 1968 li estis nomumita ĉefa profesoro de Dogmatika Teologio ĉe la Universitato de Tesaloniko, Grekio, posteno kiun li tenis ĝis sia retiriĝo en 1982.