Johano Paŭlo la 2-a
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Johano Paŭlo la 2-a (naskiĝis la 18-an de majo 1920, mortis la 2-an de aprilo 2005; latine: Ioannes Paulus PP. II), Servus Servorum Dei (Servisto de Servistoj de Dio) dum 26 jaroj estis papo de la Katolika Eklezio kaj la ŝtatestro de Vatikano. Li fariĝis papo en 1978 en la aĝo de 58 jaroj. Estante polo, li estis la unua slava papo en la historio kaj la unua neitala de post 456 jaroj.
Rapidaj faktoj papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Fermi
Lia apostola devizo estis: Totus Tuus (Tute Via; pruntita de ensanktiĝa mariana preĝo de sankta Louis Maria Grignion de Montfort).
Li estis i.a. filozofo, teologo, intelektulo, poligloto, metafizika poeto kaj kristana mistikulo.