Joĉjo la Buĉisto
nekonatulo kiu mortigis prostitutojn en 19-a jarcenta Londono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Joĉjo la Buĉisto (el la angla Jack the Ripper) estis la fifama nomo donita al la nekonatulo(j) kiu(j) buĉaĉis almenaŭ kvar prostituinojn en la londona malriĉa kvartalo Whitechapel en 1888.
Joĉjo la Buĉisto | |
---|---|
homo | |
Informoj | |
Eble sama | Aaron Kosminski • Montague Druitt • Seweryn Kłosowski • Francis Tumblety • William Henry Bury • Thomas Neill Cream • Frederick Bailey Deeming • Robert D'Onston Stephenson • Sir William Gull, 1st Baronet • James Maybrick • Walter Sickert • Joseph Silver • James Kenneth Stephen • Francis Thompson • Prince Albert Victor, Duke of Clarence and Avondale • Sir John Williams, 1st Baronet, of the City of London • Lewis Carroll |
Sekso | vira |
Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | seria murdisto • barbiro |
Lia nomo estis prenita de la subskribo trovita en letero de iu, kiu diris esti la aŭtoro de la mortoj. Tiutempe du oftaj moknomoj estis aldonitaj al la mortiginto: La Whitechapel-Murdisto (The Whitechapel Murderer) kaj Leda Antaŭtuko (Leather Apron).
Liaj viktimoj estis ĉiam okazaj prostituitinoj. La murdoj atribuitaj al li okazis plej ofte en publikaj lokoj frumatene aŭ malfrue en la nokto. Liaj viktimoj estis fraŭlaj virinoj okupiĝantaj pri prostituado. La murdisto kutimis fendi iliajn gorĝojn kaj poste li tranĉis la abdomenon de la virinoj. Iam li tranĉis aliajn partojn de la korpo. Foje li prenis por si iujn el la organoj en ilia tuto aŭ partoj de ili.
Tiuj tranĉoj estis tre precizaj kaj ĉi tiu detalo igis pensi ke Joĉjo estis ĥirurgo aŭ iu kun medicinaj konoj. Laŭ DNA-analizo en 2014, aŭtoro Russell Edwards atestas, ke li estis la 23-jara pola, juda enmigrinto nomata Aaron Kosminski.
Nombro kaj nomoj de la viktimoj estas pridiskutataj. Plej komune akceptita estas la listo de la rekonataj kvin:
- Mary Ann Nichols, naskita Mary Ann Walker, kromnomo „Polly“, la 26-an de aŭgusto 1845, murdita vendredon, la 31-an de aŭgusto 1888
- Annie Chapman, naskita Eliza Ann Smith, kromnomo „Dark Annie“ (malhela Annie), naskita dum septembro 1841, murdita sabaton, la 8-an de septembro 1888
- Elizabeth Stride, naskita Elisabeth Gustafsdotter, kromnomo „Long Liz“ (alta Liz), naskita la 27-an de novembro 1843 en Svedio, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888.
- Catharine Eddowes, uzis la pseŭdonimojn „Kate Conway“ kaj „Mary Ann Kelly“, pro la familinomoj de siaj kunuloj Thomas Conway kaj John Kelly, naskita la 14-an de aprilo 1842, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888
- Mary Jane Kelly, kiu post vojaĝo al Parizo nomis sin mem „Marie Jeanette Kelly“, kromnomo „Ginger“, naskita aŭ en Limerick aŭ Graflando Limerick, Munster, Irlando ĉirkaŭ 1863, murdita vendredon, la 9-an de novembro 1888
La longa listo de suspektuloj havis ĝis 175 nomojn sed eĉ hodiaŭ oni ne scias nomon de la krimulo.