Jean Sibelius
finna komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano SIBELIUS [siBEElius] (naskiĝis la 8-an de decembro 1865, mortis la 20-an de septembro 1957), vera nomo Johan Julius Christian SIBELIUS, estis finnlanda komponisto. Kune kun Johan Ludvig Runeberg li estas por la finnoj simbolo de nacia identeco. Sibelius estas la plej konata finno.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Jean Sibelius | ||
---|---|---|
Johano Sibelius en 1939 | ||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1865 en Hämeenlinna, Finnlando | |
Morto | 20-an de septembro 1957 en Järvenpää, Helsinko, Finnlando | |
Nacieco | finno | |
Sukcesis kiel | komponisto | |
Artista celigo | simfonioj, orkestraj komponaĵoj | |
Reprezentaj verkoj | Finlandia, Valse Triste | |
Persona informo | ||
Naskonomo | Johan Julius Christian Sibelius | |
Aliaj nomoj | Jean Sibelius | |
Mortokialo | cerba sangado • cerebral infarction | |
Lingvoj | rusa • sveda • finna | |
Loĝloko | Ainola | |
Ŝtataneco | Finnlando | |
Alma mater | Sibelius Academy • Universitato de Helsinko | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Christian Gustaf Sibelius | |
Patrino | Maria Charlotta Sibelius | |
Frat(in)o | Christian Sibelius | |
Edz(in)o | Aino Sibelius | |
Infanoj | Ruth Snellman • Heidi Blomstedt • Katarina Ilves | |
Parencoj | Jaakko Ilves | |
Okupo | ||
Okupo | komponisto • dirigento • muzikologo • universitata instruisto • violonisto | |
Verkoj | Finlandia Kullervo Valse triste Violin Concerto Andante Festivo | |
TTT | ||
Retejo | http://www.sibelius.fi | |
Fermi
Liaj plej renomaj komponaĵoj estas verŝajne Finlandia, Valse Triste, la Violonkonĉerto, Karelia kaj la Cigno de Tuonela, movimento el lia Aro Lemminkäinen. Sed aldone li verkis multon pli, inkluzive de sep simfonioj, muziko inspirita de Kalevala, kaj 100 arioj.