Januaro (sanktulo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Januaro (itale, San Gennaro, latine Januarius), naskiĝis ĉirkaŭ 250 kaj mortis en 305. Li estis Episkopo de Benevento, martirigita (per senkapigo) en la epoko de la imperiestro Diokleciano, apud la sulfurejo de Pozzuoli (ĉe Napolo).
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Sankta | |||||
Januaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 272 (0272-04-21) en Benevento | ||||
Morto | 1-an de januaro 305 (0305-01-01) (32-jaraĝa) en Pozzuoli | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Post diversaj eventoj, en 1647 la kranio de la sanktulo kaj du ampoloj kun lia sango estis lokitaj, en du apartaj niĉoj, en la katedralo de Napolo, de kiu Sankta Januaro estas patrono (antaŭ kelkaj jaroj, la kulto de la sanktulo estis, de la Sankta Seĝo, mallevita al pure loka nivelo; sed, ĝuste en la ĉi-jara datreveno de la morto, oni «promociis» Sanktan Januaron je patrono de la tuta Regiono Kampanio, kies ĉefurbo estas Napolo).