Jacques Prévert
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacques PRÉVERT (naskiĝis la 4-an de februaro, 1900 en Neuilly-sur-Seine, mortis la 11-an de aprilo, 1977 en Omonville-la-Petite) estis franca poeto kaj scenaristo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Jacques Prévert | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jacques Prévert | ||
Naskonomo | Jacques André Marie Prévert | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1900 (1900-02-04) en Neuilly-sur-Seine | |
Morto | 11-an de aprilo 1977 (1977-04-11) (77-jaraĝa) en Teloché | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pulma kancero vd | |
Tombo | Cimetière d'Omonville-la-Petite vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Maison Jacques-Prévert • Cité Véron vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Partio | Franca Komunista Partio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Gefratoj | Pierre Prévert vd | |
Edz(in)o | Janine Tricotet • Simone Dienne vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • scenaristo • dramaturgo • desegnisto • verkisto • reĝisoro • kantotekstisto vd | |
Laborkampo | beletro • poezio • teatro • kina scenverkado • literaturo por infanoj kaj junuloj vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Paroles vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Lia verkaro konsistas el poemoj, kanzonoj kaj kinoscenaroj.
Li estis mense ligita kun la superrealismo kaj komunismo. Lia poezio ofte netradukeblas, ĉar plenplenas je vortludoj (signifoplenaj, kaj ofte geniaj). Pluraj el liaj poemoj iĝis popularaj kanzonoj. Post lia morto lia nomo estis donata en Francio al multaj kolegioj kaj eĉ pli da bazlernejoj, sed kiam li estis maljuna oni foje aranĝis renkonton inter li kaj klaso de lernejinfanoj: li deklaris poste, ke li estis elrevigita, ke tiuj estis laŭ li tro kvietaj kaj tro bravaj!