Józef Brandt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Józef BRANDT (1841 en Szczebrzeszyn – 1915 en Radom) estis pola pentristo, reprezentanto de la Munkena Skolo, plej bone konata pro siaj pentraĵoj de bataloj, ĉefe de la 18-a jarcento.[1] Tamen li faris ankaŭ kelkajn verkojn pri la pola kamparana vivo.[2]
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Józef Brandt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1841 (1841-02-11) en Szczebrzeszyn |
Morto | 12-an de junio 1915 (1915-06-12) (74-jaraĝa) en Radom |
Tombo | Radom |
Lingvoj | pola • germana • rusa |
Ŝtataneco | Kongresa Pollando |
Alma mater | Lernejo Centra de Parizo • Akademio de Belartoj Munkeno |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Jan Alfons Brandt |
Infano | Krystyna Maria Brandt |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Battle of Chocim |
Fermi
Li studis en Varsovio kaj Parizo, kie Juliusz Kossak konvinkis lin abandoni inĝenieradon favore al pentrarto. Poste li studis kiel pentristo en Munkeno kun Franz Adam kaj Karl Piloty kaj poste malfermis sian propran studion.