Jósvafő
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jósvafő estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok en areo de la Nacia parko Aggtelek ĉe la hungara-slovaka landlimo. En Jósvafő troviĝas la famaj gutŝtonaj grotoj, pluetendiĝoj de kavernoj de Aggtelek. La areo estas listigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.