Isaac Bashevis Singer
pola-usona verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Isaac Bashevis SINGER, jen angle, jide יצחק באשעװיס זינגער [JICĥok baŜEvis ZINger], do en esperanta latinliterigo Jicĥok Baŝevis Zinger, pole Izaak Baszewis Singer, ruse Исаа́к (И́цхок) Баше́вис-Зи́нгер [isaAK (JICĥok) baŜEvis ZINger], estas pola-usona verkisto kiu naskiĝis en 1902 en Leoncin (Pollando, en la tiama Kongresa Pollando dum la dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, do tiam parto de la Rusa imperio) kaj mortis la 24-an de julio 1991 en Miami (Florido).
Isaac Bashevis Singer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
יצחק זינגער | |||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1904 (1904-07-14) en Leoncin | ||||
Morto | 24-an de julio 1991 (1991-07-24) (87-jaraĝa) en Surfside | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Cedar Park Cemetery vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla • Esperanto • jido • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Pollando • Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Esther Kreitman • Izraelo Joŝuo Singer vd | ||||
Edz(in)o | Alma Wassermann vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Bashevis • Warszawski • D. Segal vd | ||||
Okupo | tradukisto • romanisto • esperantisto • aŭtobiografo • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto • scenaristo • prozisto vd | ||||
Aktiva dum | 1927– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Magician of Lublin ❦ Gimpel the Fool vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li verkis multajn librojn, precipe romanojn, plejparte en la jida lingvo, kaj ricevis la Nobel-premion pri literaturo de la jaro 1978.
Interalie, Jicĥok Baŝevis Zinger estis fama vegetarano. Jen citaĵo de li pri la bestoj (des pli rimarkinda, ĉar li estas mem judo): "Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kiel nazio." aŭ alia fama versio estas "Por la bestoj, ĉiu tago estas Treblinko."