Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Invado en Ĉeĥoslovakion (Operaco Danubo) estis armea invado de soldataroj de kvin socialismaj landoj de Varsovia Kontrakto frunte kun Sovetunio kaj Hungario, GDR, Pollando kaj Bulgario. Unusola membro de Varsovia Kontrakto, kiu ne partoprenis la invadon, estis Rumanio, gvidata de la karakteriza diktatoro Nicolae Ceauşescu.
Invado en Ĉeĥoslovakion | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Malvarma milito | |||||||||
Ĉeĥoslovakoj protestantaj la invadon apud brulanta tanko. | |||||||||
ŝtata interveno | |||||||||
| |||||||||
Flankoj | |||||||||
ĈSSR | USSR GDR Pollando Hungario Bulgario | ||||||||
Komandantoj | |||||||||
Ludvík Svoboda Martin Dzúr |
Leonid Iljiĉ Breĵnev Ivan Georgieviĉ Pavlovskij | ||||||||
Forto | |||||||||
? | 500 000 viroj, 6300 tankoj, 800 aviadiloj | ||||||||
Perdoj | |||||||||
108 mortaj kaj 500 vunditaj civiluloj dum kunpuŝiĝoj de fremdaj soldatoj kun civiluloj kaj transportaj akcidentoj kun la okupaciaj taĉmentoj | 12 mortaj kaj 25 vunditaj soldatoj dum kunpuŝiĝoj kun la ĉeĥoslovakaj civitanoj; 86 mortintoj kaj 62 vunditoj pro aliaj kaŭzoj 4 mortintoj 2 mortintoj | ||||||||
Estis okupita plimulto de gravaj urboj en tiama ĈSSR, mallonge post alveturo de tankoj kaj okupo de flughavenoj, sur kiuj alteriĝadis sovetiaj aviadiloj kun plua armea tekniko. La publiko dum la unua semajno de la okupado esprimis fortan reziston, sed ĝi mem povis fari nenion; estis interrompita radiodisaŭdiga kaj televida elsendado. Sekve estis subpremita la ĉeĥoslovaka provo pri reformo de socialismo: Praga printempo 1968. Estis arestitaj kaj internitaj ĉeĥaj gvidantaj reprezentantoj: Alexander Dubček, Josef Smrkovský, Oldřich Černík kaj pluaj. Ekde la invado la sovetaj soldataroj restis sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1991.