Interpopola Kompreniĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sub Interpopola Kompreniĝo oni komprenas intense efikantan konversacion inter diversaj popolgrupoj, kulturrondoj aŭ aliaj kompareblaj grandaj grupoj sur ĉiuj kampoj. La celo estas, ke pro la kompreniĝo, renkonto kaj interkultura lernado reduktiĝu la negativaj antaŭjuĝoj kaj limoj inter diversaj grupoj kaj tio ebligu kulturan kaj sciencan interŝanĝon. Tiun ĉi celon alstrebas privataj personoj, asocioj (UEA), ŝtataj kaj internaciaj institucioj (UNESKO).
Ĉar Esperanto estas lingvo artefarite komponita el vortotrezoro de diversaj devenoj kaj per konstruo kiu ne favoras iun ajn lingvon de iu ajn popolo, oni povas konsideri ke, ekde sia kreado, ĝi klopodas kontribui al la Interpopola Kompreniĝo.