Insulo Reĝo Vilhelmo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Insulo Reĝo Vilhelmo (angle King William Island (antaŭe: angle King William Land; en inuktitute Qikiqtaq) [1] estas insulo en la regiono Kikitmeot de Nunavuto, kiu estas parto de la Kanada Arkta Insularo. Laŭ areo ĝi estas inter 12 516 km²2 [2] kaj 13 111 km²[3] kio faras ĝin la 61-a plej granda insulo en la mondo laj la 15-a plej granda insulo en Kanado. Ties loĝantaro, laŭ la kanada censo de 2011, estis 1,279,[4] ĉiuj el kiuj loĝas en la nura komunumo de la insulo, nome Gjoa Haven.[5]
Insulo Reĝo Vilhelmo | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Arkta oceano | |
Supermara alteco | 137 m [+] | |
Koordinatoj | 68° 58′ N, 97° 14′ U (mapo)68.966666666667-97.233333333333 | |
Ĉefa loko | Gjoa Haven | |
Plej alta punkto | nenomita | |
- alteco | 141 m | |
Longo | 175 km (109 mi) | |
Akvokolektejo | 13 111 km² (1 311 100 ha) [+] | |
Areo | 13 111 km² (1 311 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 064 [+] | |
|
||
Insulo Reĝo Vilhelmo | ||
Vikimedia Komunejo: King William Island [+] | ||
La insulo estas konata pro siaj grandaj populacioj de karibuo, kiuj somerumas tie antaŭ migradi aŭtune irante suden sur la marglacio.
Dum la serĉado de la Nordokcidenta Pasejo, nombraj polusaj esploristoj vizitis, aŭ vintrumis sur, la Insulon Reĝo Vilhelmo.