Insulo Martín García
insulo en Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Martín García estas eksklavo argentina ĉe la kunfluo de la riveroj Paranao kaj Urugvajo, unu kilometro ene de urugvaja akvo, je distanco proksimuma de 3,5 km de la urugvaja marbordo, ĉe Martín Chico. La Traktato de la Rivero Plata, subskribita de Argentino kaj Urugvajo en 1973, rekonfirmis la argentinan jurisdikcion je la insulo, finante disputon de unu jarcento inter ambaŭ landoj.[1] Pro rivera sedimentado, formiĝis nova insulo antaŭ la norda bordo de Martín García kiu estis nomita de Argentino Punta Bauzá kaj de Urugvajo Timoteo Domínguez, kaj estis nova celo de disputo inter ambaŭ landoj. Laŭ interkonsento atingita per la Traktato de la Rivero Plata, Argentino agnoskis la urugvajan suverenecon sur la insulo kiu poste unuiĝis al Martín García, konstituante la unuan sekan limon inter ambaŭ landoj.