Insulo Kavaŭ
From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Kavaŭ aŭ Kawau estas insulo en la Golfo Hauraki, ĉe la nordorienta marbordo de la Norda Insulo de Novzelando. Ĉe ties plej proksima punkto ĝi kuŝas je 1.4 km ĉe la marbordo de la Nordaŭklanda Duoninsulo, ĝuste sude de la Tawharanui Duoninsulo, kaj ĉirkaŭ 8 km per marveturado el Sandspit Wharf, kaj ŝirmas la golfon Kawau aŭ Kavaŭ nordoriente de Warkworth. Ĝi kuŝas 40 km norde de Aŭklando. La Mansion House en la Historia Rezervejo Insulo Kavaŭ estas grava historia turisma allogo. Preskaŭ ĉiu bieno en la insulo havas rektajn alirojn al la maro. Estas nur du mallongaj ŝoseetoj por la setlejoj de Schoolhouse Bay kaj South Cove, kaj plej homoj havas privatajn padojn.
Rapidaj faktoj
Insulo Kawau | ||
---|---|---|
Mansion House en marto 1967 | ||
insulo | ||
Akvejo | Kaipara Harbour (Tasmana Maro) | |
Geografia situo | 36° 25′ 0″ S, 174° 51′ 0″ O (mapo)-36.416666666667174.85182 f1 | |
| ||
Longo | 8 kmf2 | |
Larĝo | 5 kmf3 | |
Areo | 2,05 km² f4 | |
Plej alta loko | Grey Heights 182 mf5 | |
Loĝantaro | 70 34 loĝ./km² | |
Fermi
La insulo havas nomon laŭ la maoria vorto por la kormoranoj.[1]