Ignacy Łukasiewicz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan Józef Ignacy Łukasiewicz (naskiĝis la 23-an de marto 1822 en Zaduszniki, mortis la 7-an de januaro 1882 en Chorkówka) estis pola farmaciisto kaj kreinto de la unua metodo distili kerosenon el nafto. Li estis la fondinto de la nafta industrio en Polio kaj unu el ĝiaj pioniroj en la mondo. Inter liaj atingoj estas la eltrovo de la kerosena lampo kaj la konstruo de la unua naftorafinejo.
Ignacy Łukasiewicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1822 (1822-03-08) en Zaduszniki, Podkarpackie Voivodeship |
Morto | 7-an de januaro 1882 (1882-01-07) (59-jaraĝa) en Chorkówka |
Mortokialo | pneŭmonito |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Familio | |
Frat(in)o | Franciszek Łukasiewicz |
Edz(in)o | Honorata Łukasiewicz |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • apotekisto • akademiulo • inventisto • entreprenisto • politikisto |
Ignacy Łukasiewicz naskiĝis en nobela armena familio en la Distrikto Mielecki, li studis en la Jagelona Universitato. Lerta entreprenisto, kiu rapide riĉiĝis. Granda socia aktivulo, promociis kreon de fruktoĝardenoj, konstruadon de vojoj kaj pontoj, lernejoj, malsanulejoj ktp. Multe financis de propra poŝo, batalis kun malriĉeco kaj alkoholismo en la regiono, kreis prunt-kaj-ŝparkasojn. La tutan vivon ligis kun la Ĉekarpata Provinco.