Ida M. Tarbell
usona ĵurnalisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ida Minerva TARBELL (5-an de novembro 1857 – 6-an de januaro 1944) estis aŭtoro kaj ĵurnalisto. Ŝi estas konata kiel la gvidanta "muckraker" de sia epoko, kies verkoj estis originale publikigitaj en magazino McClure's.
Ida M. Tarbell | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ida Tarbell | |||||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1857 (1857-11-05) en Kantono Erio | ||||
Morto | 6-an de januaro 1944 (1944-01-06) (86-jaraĝa) en Bridgeport | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Titusville vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Allegheny College • Poland Seminary vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Franklin Sumner Tarbell vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • biografo • historiisto • enketa ĵurnalisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The History of the Standard Oil Company vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi famiĝis pro senvualigo de komercaj praktikoj de Standard Oil Company de John D. Rockefeller, tiel ŝi estas pioniro de la esplora ĵurnalismo. Oni konsideras ŝian libron, The History of the Standard Oil Company, publikigita en 1904, unu el la100 plej gravaj verkoj de Usono en la 20-a jc. (laŭ elektoj en 1999).
Ida Tarbell estis filino de naftulo kaj akuzis Standard Oil pri maljusta taktiko por forigi ŝian patron kaj aliajn naftokompaniojn en la naftobizniso.
Tarbell, Baker, Steffens kaj redaktoro John Sanborn Phillips forlasis en 1906 McClure's kaj aĉetis American Magazine, kie ili uzis pli optimisman alproksimiĝon al temoj. Ŝi forlasis la magazinon en 1915. Tarbell kontribuis ankaŭ al Collier's Weekly.
Ŝi mortis je pneŭmonio en 1944, en aĝo de 86.
Oni elektis ŝin – la 7-an de oktobro 2000 – al National Women's Hall of Fame (Halo de Famaj Usonaj Virinoj)