Iberia lupo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La iberia lupo (Canis lupus signatus) estas subspecio de lupo endemia de Iberio. Ĝia filogenetika proksimeco kun aliaj populacioj de eŭropaj lupoj kondukis multajn zoologojn neiberiajn al inkludo ene de la nomiga subspeciol C. l. lupus. Anatomie temas pri lupo mezgranda; maskloj estas ĝis 60 cm altaj kaj 50 km pezaj. La felhararo havas malhelajn makulojn ĉe la vosto, antaŭa parto kaj kruco, kio nomigis la subspecion per scienca nomo: signatus signifas markitan en la latina.
Iberia lupo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Vivteritorio de iberia lupo | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Kvankam historie tiu subspecio estis distribuita abunde tra la tuta Iberio, en 2018 estas relative stabilaj populacioj nur norde de la rivero Douro, dum pli sude ĝis populacio estas malabundega, fragmentita kaj minacata de homa agado ĉu volinta ĉu nevolinta. En la norda areo okazas oftaj problemoj ĉe brutobredistoj, kiuj suferas atakojn al la brutoj.