ISO 3166-2:GW
From Wikipedia, the free encyclopedia
ISO 3166-2:GW estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Gvineon Bisaŭan. La kodojn havas tri provincoj, ok regionoj kaj aŭtonoma sektoro de Gvineo Bisaŭa.
Rapidaj faktoj Kodoj laŭ la normo, Dulitera kodo ...
ISO 3166-2:GW | |
---|---|
Gvineo Bisaŭa | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | GW |
Trilitera kodo | GNB |
Cifera kodo | 624 |
Fermi
La kodoj konsistas el du partoj, dividita per streketo. La unua parto konsistas el la landokodo laŭ la normo ISO 3166-1, GW por Gvineo Bisaŭa, kaj la dua parto estas la kodo de la provinco, regiono aŭ aŭtonoma sektoro.
La aktuala kodaro lastfoje ŝanĝiĝis la 3-an de februaro 2010.
La ok regionoj kaj la aŭtonoma sektoro Bisaŭo ricevis kombinaĵojn duliterajn de BA ĝis TO, kaj la tri provincoj solan literon.