Hugh Jackman
aŭstralia aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hugh Michael JACKMAN, (naskiĝis en Sidnejo, la 12-an de oktobro 1968) estas aŭstralia aktoro de kino, teatro kaj televido.
Hugh Jackman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jackman en 2017 | |||||
Persona informo | |||||
Hugh Jackman | |||||
Naskonomo | Hugh Michael Jackman | ||||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1968 (1968-10-12) (55-jaraĝa) en Sidnejo, Aŭstralio | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Teknologio ĉe Sidnejo • Western Australian Academy of Performing Arts vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ian Jackman vd | ||||
Edz(in)o | Deborra-Lee Furness (1996) | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto • filmproduktoro • muzikisto • teatra aktoro • filmaktoro • plenuma produktoro • televida prezentisto • televida aktoro • aktoro • musical theatre actor • voĉaktoro • produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1994 ĝis nun | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | X-Men ❦ Prisoners ❦ The Greatest Showman ❦ Les Misérables ❦ Happy Feet vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel kantisto, dancisto kaj aktoro de muzikaloj, precipe The Boy From Oz, Jackman ricevis la internacian famon pro la roloj en filmoj de Hollywood. La ĉefaj el tiuj filmoj estas la franĉizo X-Men, Kate & Leopold, The Prestige, La vivfonto, Australia, Van Helsing, Real Steel kaj La Mizeruloj.
En novembre 2008, la revuo People lin elektis kiel la plej allogan viron en la mondo.
Post prezento de la Premio Tony en tri okazoj, Jackman gvidis la liveron de la Oskar-premio la 22-an de februaro 2009. En tiu sama jaro li ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo. En 2012 li gajnis la Oran Globon estinte la plej bona aktoro en la komedia muzikalo La Mizeruloj. La 30-an de aŭgusto 2013, la Donostia Internacia Filmfestivalo anoncis, ke ĝi koncedas la Premion Donostia de la 61-a eldono.